| Date: | 2008-04-27 10:38 |
| Subject: | Saluton |
| Security: | Public |
Mi revenas post longa silento. Mi kutimas al mia nova blogejo www.razeno.blogspot.com
Tamen mi kredas ke tie cxi trovigxas pli multe da esperantistoj.
Gxuu esperanto-blogadon!!!!
Razeno
post a comment
| Date: | 2007-05-20 01:05 |
| Subject: | Saluton el Nepalo |
| Security: | Public |
Karaj, Post longa tempo mi skribas en livejournal. Nuntempe mi trovas sin komforta je www.razeno.blogspot.com. Kaj ankaux mi juxs kreis mian retpagxon tion vi povas trovi pere de www.razeno.net. Mi invitas vin al mia blogejo. Interempe mi estas elektita kiel prezidanto de Nepala Esperanto-Asocio. SEd malfacila labori kiam gesamidianoj ne laboremas. Samtempe mi planas vojagxi al Japanio por partopreni en la Jokohamo UK. Mi ne scias cxu mi sukcesos aux ne. Iu afabla japanno helpis min trovi vojagxbileton ktp. Mi fatke estas unu el "invititoj". Sed estas malfacila akiri vizon. Bonvolu kontakti min se vi volas renkonti min tie.
Razeno
1 comment | post a comment
| Date: | 2006-12-22 08:19 |
| Subject: | Saluton |
| Security: | Public |
Saluton. Bonvolu viziti al www.razeno.blog.com por novaj blogoj miaj
post a comment
| Date: | 2005-11-18 07:01 |
| Subject: | Mi volagxis en Delhio |
| Security: | Public |
Kiel surprizo, mi trovis sxancon vojagxi al Delhio antaux tri tagoj. Jen mi skribas al vi reveninte hodiaux vespere.
Estis tre stranga ke la 14an gxis la 10 matene mi ne estis certa cxu mi povos vojagxi aux ne kaj je la 11.30 mi jam estis en la flughaveno. Okazis tiel ke unu el la ne-registara organizajxo kiu kmapanjas por akvo-problemo proponis min ke mi partoprenu en tiu du-taga “trejnado”. Mi nature hezitis cxar kvankam mi tre volis partopreni, tio kreas hxaoson en mia oficejo. Mia estro cxiam malpermesas je iu preteksto ke ni ne rajtas partopreni en tiaj vojagxoj sen lia permeso kaj kiam ni iras al lia cxambro por permeso, li ripetas lian filozofion - la raportistoj mem ne rajtas elekti tiajn vojagxprogramojn kaj la organizantoj ankaux ne rajtas inviti iun tiun person. Mi ne povas toleti tion kaj cxiam evitas gxin (preskaux same kiel mi evitas sxancon vojagxi per Esperanto).
Vendrede Prakash petis min kaj mi hazarde diris ke mi estis preta. Ili sercxadis flugbileton sed malsukcesis. Mi nokte telefonis al Anita ke mi ne partoprenos cxar dum sabatoj la turismagentejoj esta fermaj kaj dimacxe ne povas esti certa pri biletoj. Sed sxi insistis min ke sxi dauxre provos kaj informos min tuj post sxi trovos la bileton.
Sabate nenion okazis kaj dimancxe, je la 10a, Anita telefonis min ke la bileto estis certa kaj mi devas esti cxe la flughaveno je la 11.20a. “Tute ne eblos,” mi pensis sed devis sekvi auxtomate. Mi petis prunteprenis al mia bopatro kaj iris al la turisma agentio, ricevis la bileton kaj rekte veturs al la flugavenon kun Bindu.
Bone, la Jet Airlines flugis 45 minutoj malfrue kaj atingis al la Indira Gandhi flughaveno de Dehlio je la 5.00 vespere. Mi trinkis kafon kaj eksteren veturis per antaux-paginda taksio. La aero por mi estis pli malbonveniginda sed estis pura kun largxaj largxaj vojoj kaj rapidaj auxtaro.
Mi devis veturi cxirkau 45 minutoj. Mi miris ke la urbo estis tre tre granda. Eble, laux mia kalkulo 10 oble pli granda ol Katmando. Strange, la domoj laux la komercstratoj ne estis tiel altaj kiel en Katmando. Cxar suficxe granda estis, la bazaro estis ankaux gandaj kaj la elverso de homamaso ne cxagrenis la stratojn - mi ne vidis multe da policanojn sed cxio estis en ordo. Sed mi scias ke tiu urbo estas unu el cxefaj urboj kie la plej multe da homoj mortas pro trafikakcidentoj. Je la 7a vespere, la auxto lasis min cxe la Batra Hospital. Kaj estis mia devo trovi la Hamdard University. Mi demandis al kelke da homoj kaj cxiuj respondis al mi ke ili ne sciis pri tio. Poste venis iu kiu montris al mi direkton al la universitato. Venis al mia kapo ne realebla revo - estus centoble facila vojagxi en Delhio se estus iu esperantito en tiu granda urbego. Mi jam sercxi en la jarlibro kaj ne povis trovi delegiton. Kaj ankaux mi ne memoras iu diris al mi ke estas ia movado tie cxi. Se mi havis tempon, mi povus demandi eble al Giridhar pri la verda etoso de Delhio. Negravas. Mi poste ekpensis ke oni ne sciis pri la universitato cxar estis Muslima studejo kaj tiujn mi trois estis Hinduoj, eble.
Mi finfine trovis Scholars’ House kie mi devis logxi. Sed, Prakash kaj Rabin Lal, kiuj devis esti tie ankoraux ne venis. La akceptestro helpis min paroli kun Biraj kiu arangxis pri cxio. Sxi miris ke mi venis anstataux Binod kiun sxi atendis. Iel mia cxambro estis arangxita. Laux mi estis suficxe bona. Mi iomete rigardis la televidon.
Post du horoj, venis Anita, Umesh kaj Bijendra - kun similaj rakontoj pri malfruigxo kaj brua urbo. Mi estis felicxa. Mangxinte, ni iris cxe la limo de universitato kie Bijendra acxetis SIM de manfono. Mi bedauxris ke mi ne kunportis mian manfonilon. Estis ege facila acxeti SIM karton de manfono tie. Mi ankaux telefonis hejmen al Bindu kaj paroletis. Mi miris kial nepala registaro ne permesas nin uzi manfonon tiel facile.
Ni multe parolis pri politiko, komunikado kaj akvoproblemoj. Estis por mi bona sxancxo diskuti pri miaj raporttemoj kun ili kiuj laboras por tio.
Eble je 11.30 subite iu frapis cxe mia cxambro-porto kaj tiu estis Prakash, kiun mi longe atendis. Fakte li alvenis al Delhio antaux unu tago sed devis esti en alia kunveno kaj li poste iris al liaj amikoj lokaj kun kiuj li drinkate gxuis.
Lunde, ni vekis sin malfrue kaj tuj iris al mangxejo, matenmangxis kaj iris al kunvenejo.
Venis gxeneralaj enkondukoj pri la kunveno. Cxar mi aligxis tro malfrue, mi ne sciis pri temoj antauxe. La kunveno aux trajnado estis pri Azia Evolua Banko (ADB) kaj gxia rilato kun akvo-projektoj kiuj estis rezultoj de prunto de la azia banko. Tre interese.
Je komenco Richards rakontis pri ADB kaj gxiaj celoj. Li samtempe ne kasxis malfacilajxojn de la banko. Oni cxefe parolis pri kial celi ADBn? Kio estas ADB kaj ADB planoj. Barato kaj Nepalo prezentis pri siaj studoj. Je fino Bidhya el Manglore (Barato) presentis kiel sxia NGO Task Force protestis kontraux la programo.
La prelego dauxris longe kaj ni decidis iri al la vendejo. Ja estis granda urbo kaj Prakash helpis nin trovi la bazaro cxe Chanakya kinejo. Mi ne havis baratan monon kaj la homoj ne akceptis nepalajn. Do mi povis nur acxeti ledan jakon kaj monujon por is kaj nenion por mia edzino.
Ni sidis cxe loka resturacio, iomete drinkis. Kaj miris ke estis multaj nepalaj knaboj kiel servistoj. Ili tre delegente laboris. Mi pensis - ili povas gajni suficxe se ili egale laboras en Nepalo.
Reveninte, Rabin Lal vidis rubujon sub lunolumo kaj diris diris ke estis struto. Oni volis kredi lin kaj okazis interesa sxerco. Ni mangxis kaj kunvenis cxe nia cxambro por dauxrigi konversacion. Sed ne longe dauxris cxar Prakas dormis je nokto-mezo.
Marde, ni veturis al Bahai templo matene sed badauxrinde, oni malfermas la cxambro nur post la 9a horo. Mi admiris la pordegon, gxardenon kaj la templo el la strato. Survoje, cxe Govindapur, mi vidis batalo-por-akvon. Venis la veturilo kun granda akvujo por disdoni gxin. Povis esti normala se cxiuj homoj staris cxe vico kaj ricevis sian kvanton. Sed, anstatatuxe ili atakis la veturilon per longaj pipoj. Ili grimpis sur la veturilo, enmetis siajn pipojn kaj mem prenis akvon kiom ili volis. Nur fortaj homoj trovis siajn partojn kaj aliaj ne povis. Aux ili devis esti fortaj por trinki akvon en la urbego. Akvo estas problemo ankaux en Katmando sed oni ne estas tiom forta por preni gxin.
Mangxinte ni sidis je la kunveno kaj oni diskutis pri postvidoj de rezultoj de Water Aid studoj kaj parolis kiel influi ADB planoj kaj projektoj. Oni parolis grupe pri kampanjoj kontraux la ADB projektoj kaj sukcesoj/malsukcesoj. Kaj denove ili volis diskuti pri Water Aid kaj ADB. Sed, tre lacaj, ni preferis eksteren iri. Prakas kaj Umesh planis iri kaj mi aknaux sekvis; denove venis Bijendra.
Ni iris al South Extension, la luksa bazaro de Delhio. Mi vidis ke luksaj barazoj presperas nur kiam ili havas monon por acxeti cxion. Ili kompreneble multe laboras kaj gajnas monon do nature luksaj ajxoj vendeblas. En Katmando, nur oni importas kaj dismontras en vendejo-fenestroj sed nur la malgranda grupo de aristrokratoj kiuj gajnas monon senlabore acxetas ilin. Por la plej multo, kiuj ne havas bonan laboron aux kiuj ne volas labori, la luksajxo estas nur reklamoj en televido.
Amiko de Prakash helpis min sangxi miajn nepalajn rupion. Mi miris ke Baratan rupion oni preskaux cxie uzi en Katmando sed ecx bankoj ne helpas min sangxi nepalan rupion. Kaj pli interese, la vendistoj montris sin kiel ili neniam antauxe vidis nepalan rupion.
Bone, kiam mi havis monon, mi ne povis acxeti ion bonan. Prakash kaj Umesh lasis nin cxar ili devis forflugi rapide kaj ni atendis ke Anita kaj Rabin Lal venos. Ili venis kaj Jam estis malfrue kaj mi rapide axetis lokajn sxuojn - por mi, edzino kja filo. Kaj tuj reiris al logxejo. Ni havis unu botelo da viskio kiun ni decidis ke ni gxuos gxin nokte. Sed kiam ni atingis tien, la botelo ne estis. Kompreneble, Prakash kaj Umesh findrinkis gxin antaux ol nia alveno. Ege bedauxrinde, cxar ne estis facile acxeti vinon en Delhio.
Merkrede matene mi lasis la hotelon je 8.30 kaj atingis al flughaveno. Mi devis atendi gxis 12.00 ke nia aviadilo kunportu min al Katmando.
post a comment
| Date: | 2005-08-12 01:33 |
| Subject: | AK - kiu eraris? |
| Security: | Public |
Alvenas Azia Kongreso ! Nur restas du semajnoj por komencigxo de la Azia Kongreso. Estas tre bedauxrinda ke nur malmulte da Esperantistoj de NEpalo alvenos.
Mi ne scias kiu eraris - cxu prokrasto estis malbona decido aux ni mem ne povis bone arangxi au disvastigi la anoncon, aux nia pagita laboranto de la LKK ne bone laboris aux la regxo eraris kiu kreis teruron en Nepalo, fermante telefonkontaktojn por eki rektan regon en Nepalo.
post a comment
| Date: | 2005-06-19 09:03 |
| Subject: | Hodiaŭ mi vizitis la Nacian Muzeon de Nepalo. |
| Security: | Public |
Hodiaŭ mi vizitis la Nacian Muzeon de Nepalo. Muzeo estas tia loko en Nepalo multaj turistoj ne povas viziti. Eĉ multaj geeseprantistoj ne vizitis tien dum ilia vizito en Nepalo.
Estis strange, ke ĉe la politikaj sekcioj, nur estis aĵoj (ĉefe armiloj, pro kio Nepalo estas fama) apartenintaj al la Shah dinatioj. Nepalo havas pli ol 2000 jaran historion sed la muzeo povis doni lokon nur al tiuj reĝoj kiu plej parte pasigis tempon kaj murdante homojn nome de perfota unuiĝado de la lando kaj batalante kun fratoj kaj nobeloj por gardi la politikan povon.
Bedaŭrinde, la registaro ne povis doni spacon al dinastioj de Liĉavi kaj Malla, kiuj plej bele kaj kiel Federacio de Nepalo, bone regis la landon kaj donis aŭtonoman idention al ĉiuj provincoj apartenintaj al etnoj diversaj.
Male, en la arta parto, mi vidis ŝtonajn, lignajn artaĵojn kaj ankau pentraĵojn faritaj en Liĉavi kaj Malla periodo. Ankau estis kelke da Shah periodaj artaĵoj kiuj rilative estis pli malbelaj.
Estis belegaj imagoj, faritaj de la artistoj de Nevaroj, kiuj estis la indiĝenoj de la Katmando-Valo. Multe pri dioj ĉar ili eistis religiaj kaj ne havis tempon por eĉ batali kontaŭ la framdaj regantoj kiuj malrapide tordis kaj murdis la lokan kulturon.
Mia konkludo. Reĝoj ludas grandan roloj je evoluo de la arto, literaturo kaj kulturo de la lando. Se la reĝoj elspezas lian tempon je komploto, arestado de inteligentuloj, ĵurnalistoj kaj pro-demokratiaj politikistoj, la popoloj ne povas ricevi gvidadon de la reĝo pri evoluo de arto. Same okazis en pasintaj 250 jaroj.
Samtempe, kiam la Shah dinastio venkis la Malla reĝo antau 250 jaroj, ili nur kunportis armeojn kaj glavojn do ili ne havis ion belan por donacis al la sankta valo de Katmando. Ne nur tio, ili verŝajne detruis belajn templojn kaj kulturoj, kiel termitoj. Kaj nun restas nur malforta kulturo kiuj devis batali kontrau la reĝo por sia ekzisto.
post a comment
| Date: | 2005-06-08 01:35 |
| Subject: | 41 da homoj mortig'is en Nepalo pro Maoista ekplodo |
| Security: | Public |
Maoistoj hieraŭ matene murdis en tute 36 civitanojn en Nepalo kiam ili atakis veturantan buson per la ekslodaĵo kiun ili enmetis sub la tero ĉe la riverbordo en suda pardo de la lando. Aliaj 72 da pasaĝeroj estas vundita.
La hororplena incidento okaxis ĉe la ponto de la rivero Mudhekhola en vilaĝo Kaljanpur de distrikto Ĉitaun district c’irkau 150 kilometroj sude de Katmando, lunde je 8.00 matene laŭ la loka tempo.
La rebeloj celis la aŭtobuson kiu enhavis pli ol 100 da homoj kaj kiam ĝi trasveturis la riveron.
La armeo jam komfirmis la nombron de mortintoj. Ili ankaŭ diris ke nur tri el la pasaĝeroj estis soldatoj kaj aliaj estis civitanoj - de infanoj g’is maljunuloj.
La eksplodaĵo estis sufiĉe forta kaj forĵetis la aŭtobuson ĉe la riverbordo kaj multaj homoj, saviĝis ĉar ili sidis sur la tegmento (estas kutimo en Nepalo ĉar mankas sufeĉan nobron da busoj kaj oni ofte veturas tiel) kaj ili estis automate ĵetita el la buso al la riverbordo.
Inter la vundituloj, 35 estis tre seriozaj kaj tujn oni trasportis al Katmando por daŭra kuracado. Aliuloj estis kuracita je loka hostpirtalo ĉe Bharatpur.
La politikaj partioj jam kondemnis la kntraŭ-batalleĝa agado de la Maoistoj kaj ili jam nomis ĝin kiel barbara, bruta kan kontraŭ-popola agado de la Maoistoj.
De 1996, kiam la Maoistoj lanĉis tiel nomata Popola Batalo por krei respublikan ŝtaton en Nepalo, pli ol 12,000 homoj jam mortiĝis.
Samtempe, laŭ ĵus ricevita informo, almenau 7 da soldatoj estis mortitaj kiam la Maoistoj atakis al la sodatoj en distrikto Kailali, en malproksime okcidente de Katmando.
La interpafado inter la Maoistso kaj la soldatoj daŭris de 4:30 ĝis 8.00 posttagmeze.
Pli ol dekduo da soldatoj estis vunditaj kaj la nombro de vunditoj el la Maoistoj ankorau ne estis ceritigita. Aldono: En tute mortig'is 41 homoj en la atako. La registaro ankorau ne donis detalojn pri la tri soldatoj kiu mortiĝis en la atako. Kaj, lau raportoj, estis en tute 12 da soldatoj feriantaj en la buso kaj la Maoistoj celis ilin.
Ses inter mortintoj ili estis infanoj. Jam 400 da infanoj mortiĝis en la batalo.
La prezidanto de Maoistoj jam agnoskis ke la atoko estis ilia kaj petis pardonon por la "eraro".
La ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj Kofi Annan hodiau kondamnis la atakon.
La porlitkaj partioj kaj ne-registaraj organizaĵoj kaj organizaĵoj por Homaj Rajtoj vaste kondamnis la atakon kaj diris ke la Maoistoj jam ne estas politkistoj sed nur estas teroristoj.
La estroj de Oficejo de Altnivela Komissiono por Homaj Rajtoj veturos tien por plua eksploro Merkrede.
post a comment
| Date: | 2005-06-02 06:26 |
| Subject: | protesto en c'enoj |
| Security: | Public |
Cxirkau 100 junuloj hodiau mars'is lau la vojo je centra parto de la c'efurbo katmando en c'enoj binditaj c'irkau siaj gamboj. Ili ankau havis siajn okulojn kaj bus'ojn fermitajn per toloj.
Ili mokis la veran "demokration reg'an", ke la la reg'o c'iam diras ke li donis la popolon demokratian sed iliaj rajtoj paroli, promeni kaj vidi estis malpermesitaj.
Antau tri monatoj, je la 1an de februaro, la reg'o de Nepalo Gjanendra forte prenis la politikan povon de la c'efministro S'er Bahadur Deuba kaj lin malliberigis kune kun preskau 100 da politikistoj de diversaj partioj. Li ankau fermis uzon de telefono kaj manfono. La reg'o baldau enkondukos novan leg'on kiu tute malpermesos j'urnalistoj de skribado pri io ajn kontrau la registaro.
post a comment
| Date: | 2005-05-28 07:17 |
| Subject: | Nepala asocio ric'ig'as ! |
| Security: | Public |
Estas tre g'ojige ke post 14 da jaroj, Nepala Esperanto-Asocio mirinde (NEspA) ric'ig'as ! Kiam ni komencis la asocion en 1990, ni ne havis monon ec' por triki teon dum la kongresoj.
Okazis hodiau la naica kongerso de (NEspA) kaj Nepala Eeseranto Junulara Organizo (NEJO). Tio okazis en luksa Manashanti Resort Hotel kaj la membroj ne pagis por g'i. Tre kurag'iga kaj ankau imitinda por multaj landaj asocioj de malric'aj landoj kie siaj asocioj estas ankorau malric'a.
Mi miris leginte la financan raporton. Ni jam farig'is tre donacema, monhelpeman, vojag'ema kaj ankau mang'ema. Gratulon al c'iuj !
Ni enspezis 671,922 rupiojn, lerno libron donis al ni 4,440 rupiojn, bankedo donis 13,325, kolektado en Nagarkot donis al ni 4,800rupiojn, nomo-karto mem donis al ni 1,700 rupiojn, monhelpo de UEA estis 100,440 (Dankon UEA !). intereso de unu el bankoj donis al ni 2,531 rupiojn kaj membro renovigo donis 6,480 rupiojn al ni. Ni entute elspezis 670,530 rupiojn, kaj firma bilanco do estis 744, 718 !!!!
Tio signifas ke nun NEspA eblas elspezi monon je diversaj titoloj. Legu nur kelkajn : Pago al Vaishali Hotelo, Moon light en Pokhara kaj Nagarkot - 228,846 rupiojn Pago al la Jungle Safari kaj perflosa rajdo - ............................108,923 Monhelpo por Pekina UK al Subas, Navin, Prakash, Indu kaj Dhruba: 92,5000 rupiojn Transporto dum la Antau Kongreso -...................................... 41,080 rupiojn Ekskurso ............................................................................35,800 rupiojn Presado de lerno libro ...........................................................26,270 rupiojn Mang'ado .............................................................................23,215 rupiojn Instruado kaj monhelpo al Pokhara, ONES branc'oj .................18,251 rupiojn Monhelpo al S-ro Punya Prasad por kuracado - ........................10,000 rupiojn Pago al reprezentatnoj de Pokhara kaj Itahari, flugbileto por S-ro Cholnath-- 9,850 rupiojn domo-luo..............................................................................12,000 rupiojn (1 Euro = c'irkau 90 rupioj) Sufic'e interese?
Mi gratulis al la komitato ke NEspA farig'is tre ric'a kaj ankau monespezema kaj petis ke g'i ankau estu Esperanton uzema. C'ar mi vidis ke multaj homoj, krom c'efgasto au S-ro Pierce, krokodilis.
Mi ne restis tien dum longa tempo. Sed dum mia restado, la komitatanoj estis kontenta ke la asocio evoluas (tio signifas ke g'i ric'ig'as) kaj deziris ke ili organizos venontajn kongresojn en pli luksaj ejoj.
Bhara, la pagita oficisto de NEspA disirs ke oni rajtas paroli Nepali lingvon dum kunsidoj. Kaj ankau diris ke oni devas ne membrigi al tiuj kiuj ne povas paroli Esperanton. Li poste proponis ke ni ac'etu domon per nia monon. Tio ja estas malnova propono sed tamen realig'onta.
Mia mallonga partopreno ja estasi interesa. Bedaurinde, mi ne povis eti tien longe pro okupig'o.
post a comment
| Date: | 2005-05-15 02:18 |
| Subject: | Mia g'ardeno |
| Security: | Public |
Mi havas malgrandan g'ardenon kaj mi volas belegi g'in. Sed mi ne havas tempon por labori sur g'i. Kaj dungi tiel nomatajn "istojn" multe kostas. Oh kara, kion fari?
post a comment
| Date: | 2005-05-08 10:03 |
| Subject: | Estas iomete malfacila |
| Security: | Public |
Estas iomete malfacila lasi mian blogon tie c'i. Kion fari?
post a comment
| Date: | 2005-05-07 03:59 |
| Subject: | Tago por patrino |
| Security: | Public |
Nepalo estas unika lando kun aro da festivaloj. Jen unu hodiau.
Hodiau estas la tago por patrino en Nepalo. Homoj adoras au simple preg'as siajn patrinojn donacante mang'aj'ojn, dolc'aj'ojn kaj fruktojn. Modernaj invanoj volas saluti siajn patrinojn per salutkartoj.
Almenau' unufoje en jaro. La gefiloj de iu virino montras amon au respekton al siaj gepatroj kaj tio nepre felic'igas la partinojn.
Kaj, aliflanke, tiuj kies partinoj jam forpasis, ili ofertas mang'aj'ojn al la preg'isto au pasto au al iu temple, en memoro de la patrino kaj esperas ke la animo de la patrino restu en paco en la c'ielo.
Kelkaj homoj ankau metas la mang'aj'ojn sur la rivero ankau por "mang'igi" g'in al siaj patrinoj.
Ankau mi memoris mian patrinon hodiau. Mi dankas s'in ke s'i naskis min kja bone kreskis min.
post a comment
| Date: | 2005-05-05 07:07 |
| Subject: | Mia unua pas'o c'e lifejournal |
| Security: | Public |
Saluton. Mi g'ojas ke mi trovis livejournal hodiau'. Mi estas tie c'i por trovi pli da geesperantistoj.
Mi blogas c'e razeno.modblog.com kaj nun mi venas tie c'i. Mi elektis g'in c'ar g'i havas multajn esperantistojn, kun kiuj mi povos bone komuniki.
G'is,
1 comment | post a comment
|
 |
|
 |
 |